Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Ekstere ege frostas...

Ekstere ege frostas,
nu, frostu malafable,
min ne koncernas tio:
la ĉambro varmas agrable.

Ho, iam!... Sed paseon
mi ŝovu nun al flanko!
Al vi, nuntempo mia,
ne estos mi sen danko.

Vi sola nun okupu
l' animon kaj la koron,
for la futuron, paseon,
esperon kaj memoron.

Futuro kaj paseo,
ĉu mornaj, ĉu radiaj,
egale - ili estas
ŝtelistoj, ne aliaj.

Ŝtelistoj ili estas:
vin logas flate, lude,
ke ili tiru al si
atenton vian tute.

Kaj dum vi tien-reen
rigardas allogite,
la belan floron de l' nuno
ili ŝtelas for subite.

Vi min ne superruzos,
ŝtelistoj-kunkulpuloj!
Disiĝu, malaperu
for jam de miaj okuloj!

ĉerestu vi, nuntempo
afabla kaj kvieta,
mi paŝtu la okulojn
sur via vizaĝ' rideta.

Vi - ne aventuristo,
ne romantika knabo
kun la mantel' traŝultre,
kun agloplum' ĉe l' ĉapo.

Jen sur vi — ĉapo doma,
surkorpe dormkaftano,
kaj turka pip' en buŝo
kaj vinoglas' en mano.

Amiko bonhumora,
manpremu ni konfide,
kaj en fotel' pasigu
vesperon vid-al-vide.

Ni fumu kaj trinketu,
dum nin albrilas steloj
de l' lampo, de l' edzinaj
okuloj kaj de l' steloj.